UMI  Ĉu vi interesiĝas pri internacia komunikado en Eŭropo, Norda kaj Suda Ameriko, Aŭstralio, aŭ grandaj partoj de Afriko? Ĉu vi volas lerni lingvon, sed pensas ke ĝi estus tro malfacila? Ĉu vi interesiĝas pri lingvoj ĝenerale? Konsideru/lernu Interlingvaon, modernan ilon por internacia komunikado!

Interlingvao estas:

Eŭropo Paneŭropa.
Interlingvao uzas vortojn prenitajn el la sekvaj lingvoj: la itala, hispana/portugala, franca, angla, germana, kaj rusa.
Scienco Scienca.
Interlingvao estas la rezulto de vasta kunlaboro de eŭropaj kaj amerikaj lingvistoj. Ili metode ekstraktis internacian vortprovizon komunan al la ĉefaj lingvoj de Eŭropo.
Naturo Natura.
Neniu aspekto de Interlingvao estas artefarita aŭ inventita. Ĉiu karakterizaĵo baziĝas sur almenaŭ tri lingvoj de eŭropa deveno. Interlingvao: simpligo sen artefariteco!
Konversacio Praktika.
Milionoj da homoj komprenas Interlingvaon "je la unua rigardo". Parolantoj de romanidaj lingvoj precipe komprenas Interlingvaon tuj kaj preskaŭ senpene. Ideala por vojaĝado!
Facila Facila.
La gramatiko de Interlingvao estas tre uniforma, kaj ĝia elparolo sekvas striktajn kaj simplajn regulojn. Kun Interlingvao, ne ekzistas senfinaj listoj de esceptoj kaj neregulaĵoj ... lerni Interlingvaon estas plezuro!
Libroj Edukada.
Kun Interlingvao, vi preskaŭ aŭtomate lernas multajn "fremdajn" aŭ "klerajn" vortojn en via propra gepatra lingvo. Interlingvao estas ideala bazo por plia studado de lingvoj.
Flagoj Neŭtrala.
Interlingvao ne estas la posedaĵo de unu sola kulturo aŭ popolo. Neniu gepatra parolanto havas maljustan avantaĝon. Parolu Interlingvaon kaj metu finon al lingva diskriminacio.
Antikva ponto "Moderna la latina".
Plej multaj internaciaj vortoj estas de latina aŭ greka deveno. En Interlingvao, tiuj ĉi internaciaj vortoj prenas prototipan kaj normigitan formon. La rezulto estas "moderna latina lingvo", internacia kaj simpligita, eleganta kaj praktika.
Muziko Amuza.
Kun Interlingvao vi renkontas kreskantan komunumon plena de inteligentaj kaj originalaj homoj. Niaj konferencoj estas neforgeseblaj spertoj. Venu kaj amuziĝu kun ni! Ni bonvenigas vin!

Version breve

INTERLINGVAO estas internacia lingvo, kiu estis la rezulto de vasta kunlaboro de lingvistoj el Eŭropo kaj Ameriko. La vortoj de Interlingvao baziĝas sur internaciaj vortoj, kiuj devenas de la latina, greka kaj aliaj lingvoj, kaj ekzistas en la itala, franca, hispana/portugala, angla, germana, kaj rusa. La gramatiko de Interlingvao estas simpla kaj facila. La elparolo estas regula kaj kontinent-eŭropa.


InterlingvaoINFORMOJ
Kontakto: Reprezentantaro kaj naciaj organizoj de Interlingvao
Filmo: Halo, halo – ni prezentas Interlingvaon!
Vortaroj kaj kursoj de Interlingvao
Materialoj por studi Interlingvaon